找歌词就来最浮云

《Foirfesta kanto pri esperanto-instruisto》歌词

所属专辑: Mi estas (Esperanto) 歌手: ak Le Puil 时长: 06:11
Foirfesta kanto pri esperanto-instruisto

[00:00:01] Nun sekvas kanto

[00:00:03] Kun moral-insisto

[00:00:04] Pri Esperanto

[00:00:05] Kaj Ĉe-instruisto

[00:00:08] Lin ja formanĝis

[00:00:09] Nigraj kanibaloj

[00:00:11] Sed sin ne ŝanĝis

[00:00:13] Liaj idealoj

[00:00:18] Vivis foje vir’ en urbo Prago

[00:00:23] Sigismundo estis lia nom’

[00:00:28] Li dediĉis sin en unu tago

[00:00:32] Al la Esperanto-idiom’

[00:00:37] Li ellernis ĉiun vortradikon

[00:00:42] Malgraŭ granda peno kaj klopod’

[00:00:46] Elparkeris Plenan Gramatikon

[00:00:51] Kaj aliĝis al la Ĉe-metod’

[00:00:55] Por dissemi ĉie novan senton

[00:01:00] Ne sufiĉis al li propra land’

[00:01:05] Li elektis nigran kontinenton

[00:01:09] Por grandskala verda propagand’

[00:01:14] Li pilgrimi devis sur kamelo

[00:01:18] En dezerta sablo de Sahar’

[00:01:23] Ĝis li fine venis al la celo

[00:01:27] En la indiĝena praarbar’

[00:01:32] Ho ve, kial la fortun’ fatala

[00:01:36] Antaŭ morto ne avizis lin?

[00:01:41] Ĉar sovaĝa gento kanibala

[00:01:45] En la praarbar’ surprizis lin

[00:01:50] Ili kaptis lin kaj en vilaĝon

[00:01:54] Trenis lin sur malfeliĉa voj’

[00:01:59] Kaj lin mеtis en bambuan kaĝon

[00:02:03] Estis vane plori: ho ve, oj!

[00:02:08] Ili volis laŭ kutim’ Afrika

[00:02:12] Kaj konata kanibala mor’

[00:02:17] Lin grasigi kaj lin nutri dika

[00:02:21] Postе buĉi lin kaj manĝi for

[00:02:26] Tamen tion ili ne atendis

[00:02:30] Ke ne manĝos la esperantist’

[00:02:35] Vane ili bongustaĵojn sendis

[00:02:39] Li surprizis ilin per rezist’

[00:02:44] Tio estis tre-tre malagrabla

[00:02:48] Ĉar pro larmoj kaj melankoli’

[00:02:53] Li maldika iĝis, iĝis magra

[00:02:57] Kaj malgrasa iĝis en tali’

[00:03:01] La ĉefo de la kanibaloj

[00:03:03] “Kial, viro, vi ne ĉesas larmi?”

[00:03:08] Lin demandis la ĉefkanibal’

[00:03:12] La Esperanto-instruisto

[00:03:14] “Ĉar ne povis realiĝi al mi

[00:03:17] Mia Esperanto-ideal’

[00:03:19] Mi ne timis tra la maro vadi

[00:03:22] Por alveni fine al la cel’

[00:03:25] Esperanton al vi instruadi

[00:03:27] Kaj vin varbi por la Verda Stel'”

[00:03:31] “Nu atendu iom en la kaĝo”

[00:03:34] Petis lin la kanibala ĉef’

[00:03:38] “Ke ne estu vana la vojaĝo

[00:03:41] Realiĝos via vivo-rev'”

[00:03:47] Kaj nun ĉio sin komencis ŝanĝi

[00:03:52] Ĉesis larmoj, ĉesis Ve, ho ve!”

[00:03:57] Ĉar li rajtis kurson ekaranĝi

[00:04:01] Laŭ metodo de Andreo Ĉe

[00:04:06] La kursanoj

[00:04:07] “Elegante, forte, kun kuraĝo

[00:04:11] Elegante, forte, kun kuraĝo”

[00:04:16] Elegante, forte, kun kuraĝo

[00:04:19] Lernis tuta kanibala gent’

[00:04:24] Instruisto sidis en la kaĝo

[00:04:28] Kaj instruis kun temperament’

[00:04:33] Lia klaso montris sin talenta

[00:04:37] Kaj li post la deka lecion’

[00:04:42] Estis dika, estis korpulenta

[00:04:46] Kaj rondforma kiel la melon’

[00:05:08] La Esperanto-instruisto

[00:05:11] “Mi deziras bonan apetiton”

[00:05:13] Estis lia adiaŭa fraz’

[00:05:19] Kaj ili komencis sian riton

[00:05:23] Preparante spicon por kolbas’

[00:05:27] Tia estis lasta leciono

[00:05:32] Tia estis lia vivo-fin’

[00:05:36] Ili lin kuiris en kaldrono

[00:05:41] Kaj distranĉis kaj formanĝis lin

[00:05:45] Lian koron ili semis plante

[00:05:50] Laŭ la pet’ de lia testament’

[00:05:54] Kaj ĉirkaŭe kantis Esperante

[00:05:59] Pri frateco kaj pri nova sent’

[00:06:03] Pri frateco kaj pri nova sent’

您可能还喜欢歌手ak Le Puil的歌曲: